«ŝĝertŭ»

Esperanto havas ses litorojn, kiuj ne ekzistas en plej multe da klavaroj: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ. Ĉi tiu retpaĝo instruos al vi pri kiel vi povas tajpi ilin en via komputilo aŭ poŝtelefono. Ĝi ankaŭ havas «konvertilon», kiu konvertos la x-sistemon al esperantaj literoj.

Enhavtabelo

Esperantaj Klavaroj

Ĉi tiu parto prezentas programarojn kaj instrukciojn por tajpi esperantajn literojn en via komputilo aŭ poŝtelefono.

Operaciumoj

Windows

macOS

Linux

Plej multe da Linux-distribuoj jam havas Esperantan klavaron. Ĝi estas trovebla en la agordoj.

Oni ankaŭ povas uzi la kunigo-klavon por tajpi esperantan literojn. Vikipedio havas pli multe informojn.

Tajpu Por Tajpi
Kunigo+^+c / Kunigo+^+C ĉ/Ĉ
Kunigo+^+s / Kunigo+^+S ŝ/Ŝ
Kunigo+^+g / Kunigo+^+G ĝ/Ĝ
Kunigo+^+j / Kunigo+^+J ĵ/Ĵ
Kunigo+^+h / Kunigo+^+h ĥ/Ĥ
Kunigo+u+u / Kunigo+u+U ŭ/Ŭ

Android

Por tajpi en Esperanto, necesas elŝuti klavaron de ekstera liveranto. En Android vi havas du elektojn:

iOS / iPad OS

Vi devos elŝuti aparte liveritan klavaron, kiu subtenas Esperanton. En iOS, SwiftKey estas la plej bona elekto.

Chrome OS

Ne ekzistas tre bonaj elektoj per Chrome OS, sed ja estas eble tajpi Esperantajn literojn.

HTML

Por tajpi Esperantajn literojn en HTML, necesas uzi HTML-subtenatajn signojn. Jen tabelo, kiu prezentas Esperantajn literojn, kaj iliajn respektivajn signojn.

Esperanta Litero HTML-subtenata signo
Ĉ Ĉ, Ĉ, Ĉ
ĉ ĉ, ĉ, ĉ
Ĝ Ĝ, Ĝ, Ĝ
ĝ ĝ, ĝ, ĝ
Ĥ Ĥ, Ĥ, Ĥ
ĥ ĥ, ĥ, ĥ
Ĵ Ĵ, Ĵ, Ĵ
ĵ ĵ, ĵ, ĵ
Ŝ Ŝ, Ŝ, Ŝ
ŝ ŝ, ŝ, ŝ
Ŭ Ŭ, Ŭ, Ŭ
ŭ ŭ, ŭ, ŭ

Aliaj Sistemoj por Skribi

Se tute ne eblas tajpi Esperantajn literojn, ekzistas du kromaj sistemoj por prezenti ilin: la h-sistemo kaj la x-sistemo.

H-sistemo

La Akademio rekomendas, ke por aferoj, kiujn oni intencis legigi, oni uzu la h-sistemon.

Esperanta Litero H-Sistemo
ĉ ch
ĝ gh
ĥ hh
ĵ jh
ŝ sh
ŭ u

X-Sistemo

Kvankam la x-sistemo nun estas tre populara ĉie, la Akademio rekomendas, ke oni uzu ĝin nur se ne eblas uzi la h-sistemon (ekz. en ASCII-a datumbazo).

Esperanta Litero X-Sistemo
ĉ cx
ĝ gx
ĥ hx
ĵ jx
ŝ sx
ŭ ux

Cirila

Kvankam ĝi estas ne fundamenta, oni povas skribi Esperanton per la cirila skribsistemo.

Cirila Litero Esperanta Litero
А а A a
Б б B b
Ц ц C c
Ч ч Ĉ ĉ
Д д D d
Е е E e
Ф ф F f
Г г G g
Џ џ Ĝ ĝ
Һ һ H h
Х х Ĥ ĥ
И и I i
Ј ј J j
Ж ж Ĵ ĵ
К к K k
Л л L l
М м M m
Н н N n
О о O o
П п P p
Р р R r
С с S s
Ш ш Ŝ ŝ
Т т T t
У у U u
Ў ў Ŭ ŭ
В в V v
З з Z z

Estas ankaŭ aliaj versioj de la cirila alfabeto por Esperanto. Vi povas vidi ilin en ĉi tiu retejo.

Konvertilo

Se ne ekzistas elekto por via aparato, vi povas uzi ĉi tiun tekstokampon, kiu konvertos x-sisteman tekston al Esperantaj literoj.

Kontakt-informoj

Se vi trovas erarojn aŭ aliajn problemojn, sendu retpoŝton al mi ĉe retestro@sgertu.com

Agnostoj